Jolanda (Yolanda) - Versio en Esperanto

Versio en Esperanto de la muzikteksto Yolanda de Pablo Milanés. Tradukita de Manno Montanna. Jolanda (ŝaltu la subtekstojn) Bonvole, vi aŭskultu tiun ĉi amdeklaron Certe ĝi estas pli ama ol nura kanzon’ Romantika sen atenti al tiaj formoj por ke ĝi ĉesigu la ŝtormon da sento -Mi amas, mi amas... -Eterne vin mi amas Se vi forestos, mi ne nepre mortos Sed se mi ja mortos, mi estu ĉe vi Mia solec’ sentas sin akompanata Pro tio al mi kelk-foje necesas Via mano… Via mano… Eterna estas via mano Kiam mi vidis vin mi estis certa pri tiu timo ektrovi min senprotekta Pro mil kialoj vi nudigas min, mian bruston malfermas kaj ĝin vi plenigas Je amoj… Je amoj… Eterne plena je amoj Se iufoje mi estas tiel senkuraĝa mi rezignas rigardi la sunon matene Kredante preĝon, kiun al mi lernigis vi, Mi videtas anĝelon kaj ekkrias al vento: -Jolanda! -Jolanda!
Back to Top