Okaze de la plej vaste celebrata festotago en Esperantujo, kiam oni celebras la 162-jaran naskiĝtagon de Lazaro Ludoviko Zamenhof, la skipanoj de Esperanto-fako de Legio de Bona Volo (LBV) aliĝas al ĉiuj verduloj tra la mondo. Kaj ĝoje ni diskonigas filmetan bildoprezenton, kiu omaĝas tiun daton per vere speciala, afabla brazileco.