Mi ĉiutagveturas laborloken
Kaj mi laboras tie kiel sklavo --
Kion pri tio dirus mia avo,
Liberecano de nokte ĝis nokte?
La laboraĉo buĉas min eterne,
Estas torturo ja nepriskribebla,
Sed se mi volus vivi sen ĝi, eble,
Mi tuj mortiĝus pro akra malsato.
Ĉu vi rajtas diri,
Ĉu vi rajtas diri,
Ĉu vi rajtas diri
Kion mi devas fari?
Do kion fari kun la kompromiso?
Lasi laboron aŭ pli esti sklavon?
Mi devas preni forte mian glavon
Kaj fortbatali dum l’ eterna krizo!
Ne pensu pli pri la senriska vivo!
Vi ĉiam povas morti, kompreneble,
Sed kiam vi finfine okulfermos,
Vi povos diri -- vivis vi sen timo!