Kiel oni faris... June kaj Kune?

Ĉu vi scivolas pri kiel la muzikalo “June kaj Kune” estis preparita? Jen la perfekta maniero por malkovri tion. Aldone al la muzikalo, vi povos aŭskulti de la aktoroj kaj respondeculoj kiel estis la procezo antaŭ aperi sur la scenejo. “June kaj Kune” estas la unua muzikalo origine verkita en Esperanto publike prezentita. Tio okazis la 26-an de Aŭgusto 2022 dum la 78-a IJK en Westelbeers, Nederlando. Ĉu vi interesiĝas pli pri ĝi? Legu pri tio je La muzikalo “June kaj Kune” estis realigita ene de projekto financita de la Eŭropa Unio. Vidoj kaj opinioj esprimitaj estas nur de la aŭtoroj kaj ne nepre reflektas tiujn de la Eŭropa Unio aŭ la Eŭropa Eduka kaj Kultura Plenuma Agentejo (EACEA). Nek Eŭropa Unio nek EACEA povas esti konsideritaj respondecaj pri ili. Sekvu nin! ★ Facebook: ★ Twitter:
Back to Top